al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la
fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel
delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.
La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela,
ke oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia
baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial,
por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.
Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime.
Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke
blua ankaux estis ecx la lango.
"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi
atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi
kuriozan artifikon."
"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas
artifikojn. Kio gxi estas?"
"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran
bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj bombonoj,
kaj vi vidos kion vi vidos."
La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian
demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua
Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme
li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.
"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne
gxenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas
la kurioza ruzo."
Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan
bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis
kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto, kaj tuj
englutis unu el la bombonetoj.
Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al
teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile
havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!
Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis
(kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li
preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro,
li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la
plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.
"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo,
ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas
min tre stranga; ja treege!"
"Vi aspekt
|