e respondis la Princo. "Mi opinias ke vi
devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"
"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.
Nun, cxar tiu cxi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras
strangan kaj kuriozan formon. Gxi ne nur estis grandega kaj verdkolora,
sed gxi finigxis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da
makaronio, kaj aux por ornamo aux por oportuneco, gxi estis tordita
simile al okcifero.
"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.
"Nu," diris la Princo, "laux mia opinio, tio unue ne povas esti granda
amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj gxi certe ne povas esti ia
ajn amuzado poste."
"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias.
Efektive gxi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"
"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de
vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston?"
"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la sxupintoj, "tion mi
ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Cxu
la meduzo nenion diris krom tio? Cxu vi estas certa, ke gxi ne diris iom
pli, ecx ne unu vorton?"
"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, gxi diris
'Flubalu!'"
"Neeble," kriis la Komikulo, iom paligxanta. "Cxu vere? se jes, la
afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton.
Hejmenvenu kun mi, kaj morgaux mi forsendos vin sur la gxusta vojo.
Rapidu! Cxar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."
Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la
sxoseo; laux kiu ili piediris gxis la lastaj horoj posttagmeze, kiam
subite la vojo profundigxis en arbaron.
"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."
"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.
"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.
La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo
maltordis la okciferon cxe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan
kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajxon. Poste li ekbruligis
alumeton, kaj gxin almetis al la pinto de cxi tiu makaronisimila tubeto.
Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis
siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farigxis tiel brila
kiel la tago.
"Pardonu, ke mi pri tio parolas," gxentile diris la Princo, "sed tiu
estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."
"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre or
|