FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   >>  
gxi ne utilas, gxi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!" "Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbusxon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas busxon." "Tio sxajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos." La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda orangxbombono lauxgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis gxin. La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis mangxinta tiom da sukerajxoj, kiom li volis, kaj jxus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li auxdis vocxon similan al la tondro resonanta inter la montoj. "Kiu estas tiu," gxi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn sxtelanta?" La koro de Vanc' lauxte frapis kontraux la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidajxon, kiu povus ecx kauxzi, ke regxo kaj lia armeo sxanceligxu en la sxuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton! CXAPITRO X La vidajxo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rugxan, blankan kaj bluan, kaj montrante busxegon similan al malluma kaverno en montflanko. Antaux ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazaux sur tablo. "Mi petas," li diris, parolante tre rapide, cxar li estis tiel ege timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, cxar ni preskaux mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por cxiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos." "Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Cxu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi sxatas tiajn etulojn kia vi estas." [Ilustrajxo] La kompatinda Princo senforte cxirkauxsaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kauxzante ke la hometoj konfuze cxirkauxfaletis, ricevantaj de la tabloj kaj segxoj multe da frapetoj. "Cxi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpasxegante. "Mi ne mirus se sxi vin konfitus per bruna sukero. Mi gxuas tiaspecajn frandajxojn
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

giganto

 

Princo

 
kompatinda
 

rapide

 

havante

 

neniam

 

similan

 
respondis
 

okulojn

 

bonvolu


malmultajn

 

mortmalsatis

 

permesi

 
preskaux
 
forprenis
 

apartenas

 

Bonvolu

 
malbonon
 

intencis

 

staranta


busxegon
 

montrante

 
malluma
 

kaverno

 

montflanko

 

blankan

 

grandajn

 

malbelegajn

 

rugxan

 
Antaux

parolante

 

timigata

 

kvazaux

 
manego
 

okazas

 
trovis
 
ekkaptita
 

foriru

 

hometo

 
ricevantaj

cxirkauxfaletis

 
tabloj
 
segxoj
 

frapetoj

 

konfuze

 

hometoj

 

ekprenis

 
skatolon
 
kauxzante
 

amuzos