la palaca hundo; "vi neniam
plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas
elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke
oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke
min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe
esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj,
la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj
blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj
esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam
la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj,
kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian
petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li
portas sur la dorso.
CXAPITRO V
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx
kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti
elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la
tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon,
kaj kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke
li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por
esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial
li formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la
sxultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas
malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili
kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux
marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado de
tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li
iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran
Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi
por lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco,
timante ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj
sendos iun por lin kapti.
Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis
laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta
pro malsato, gxojege eltrov
|