dinara en cxi tiu
regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecxo; tiom kreskas tage,
kiom forbrulas nokte. Antauxen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti.
Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"
Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis
antaux li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdigxis; dum
la laca knabo, sxargxita per la peza skatolo, lauxeble postkuris,
faletanta super sxtonoj kaj elstarantaj radikoj, plauxdiranta tra
kotajxoj, kaj kontraux arbotrunkojn perforte kuranta, gxis subite, kiam
li estis tute preta malesperante falkusxigxi, kaj permesi, ke la
malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan
kontraux kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al
kiu li instigis la Princon.
"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj
sendube la vespermangxo estas tute preparita, escepte de la spicado.
Cxiam mi mem spicas la mangxajxojn, cxar mi estas iom frandema."
Tiel parolante, li antauxeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj
denove tordinte la nazon okforme.
CXAPITRO XIV
La cxambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam
preparis la vespermangxon. La edzino de la Komikulo sxajnis iom malgaja;
kaj tio, laux la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga.
Sxia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, cxar la kapo estis tiel
turnita sur sxia korpo, ke la vizagxo rigardis en tute malgxustan
direkton.
"Kurioza efekto, cxu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo
fikse rigardas la edzinon. "Mi gxin faris unu tagon kiel sxerco; kaj la
plej bona sxerco estas: ke mi forgesis la necesan sorcxvorton por sxin
rektigi."
"Cxu sxi opinias ke gxi estas sxerco?" demandis la Princo.
"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "cxar mi neniam
demandis; kaj pri gxi mi tute ne maltrankviligxas."
"?eblatexc idis iv la soxcalp uxC," diris la virino, post kiam la
Komikulo jam estis iom okupita pri la mangxajxoj.
Konfuzite Vanc' atentigxis, sed sxajne tiu cxi parolo tute ne surprizis
la Komikulon.
[Ilustrajxo]
"Depost sxia malrektigxo, sxia babilado cxiam eligxas returnite," li
klarigis rikanante. "Sed sidigxu! La mangxo estas preparita."
Ili cxiuj sidigxis. La malfelicxa virino rigardis la muron malantauxan,
kaj tial sxi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava,
kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La
|