, ke li vin maltordu."
"Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem
devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono gxin faris, kaj ciklono
gxin devos malfari. Tio ne gxenas min. Mi ne min sentas tiel
senkomforta, kiel mi sxajnas."
Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangxo kaj la bona konsilo,
Vanc' gxoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado
vere baldaux finigxos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje
babiletis, kaj la vento alportis dolcxajn odorojn de mil floroj. Je la
sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan
ebenajxon, kie la herbo sxajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj
briletanta fontano plauxdis meze de amaso da floroj. Cxi tie Vanc'
ekvidis kuriozan palerugxan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj
antaux la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute
palerugxa, ecx je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava cxapelo
samkoloraj.
Fine la Fragokolora Sorcxisto estis trovita.
CXAPITRO XVII
Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue;
alie li certe estus tion farinta, cxar la Fragokolora Sorcxisto vere ne
sxajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis
sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente
dauxrigis la trikadon.
Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la
blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis
maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajxojn en malgranda gxardeno apud
la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco
ricevis rekompencon: la Sorcxisto malfermis la okulojn kaj parolis.
"La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marsxi estas:
cxar gxi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, cxu ne?"
"Ho, certe!" gxentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke
li ne kolerigu la Sorcxiston.
"Nu, do," respondis la Sorcxisto, "ne sxajnigu, ke vi ne povas."
Denove la Sorcxisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje
parolis.
"La tialo," li diris serioze, "kial cxevalo ne havas rostron estas: cxar
gxi ne estas elefanto. Cxu vi povas vidi la signifon de tio?"
"Jes, via--," "Regxa Mosxto," la Princo estis dironta, pro sia avida
deziro paroli gxentile; sed li gxustatempe sxangxis la parolon, kaj
afable diris: "Jes, via Sorcxista Mosxto."
Tio sxajne placxis al la Sorcxisto, cxar li trifoje klinis la kap
|