FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
gos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston." Subite li cxesis, vidante ke la virino lin mokas. Sxi jam ekprenis la supon, sxajne for de lia busxo mem kaj, lauxte kaj akre ridanta, sxi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de sxia ridado, cxiuj kamparanoj alkuris kriantaj: "Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la sxerco? Diru, por ke ni ankaux povu ridi; cxar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo." "Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridacxis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorcxiston." Pri tio cxiuj kamparanoj hxore ridegis, gxis kiam ecx la montetoj resonis. "Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsagxuloj." "Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsagxe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, cxar tiu cxi estas Malsagxurbo, la plej gaja urbo en Gajlando." "Sed," demandis Vanc' ofendite, "cxu neniu cxi tie ion scias? Cxu neniu posedas iom da sagxo?" "Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion sagxo utilas? Ni gxuas la vivadon, kaj tio por ni suficxas." La Princo volis riprocxi la kamparanojn, cxar ili tiel malsagxe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj. Intertempe la kamparuloj, cxiam avidaj de novajxo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo. "Se gxi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni gxin ridu." Sed la Princo ne opiniis, ke placxus al la geregxoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antauxe montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon cxe kampara foiro. Antaux kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilajxoj rapide sxangxadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaux kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron. Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, cxar nur pagante monon oni povas ricevi mangxajxojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaux li ekpensis ke, ecx se lia familio ankoraux havas sentojn, cxi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili e
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

Princo

 

kamparanoj

 
Kompreneble
 

malsagxe

 

trovos

 

Fragokoloran

 

Sorcxiston

 
montris
 

geregxoj

 

terkulturistoj


private

 

oscedantaj

 

antauxe

 
priridataj
 
marionetojn
 

kamparuloj

 

avidaj

 
deziregis
 

novajxo

 

Intertempe


ordinaraj
 

instruisto

 
instigis
 

frakcioj

 

ekscii

 

mistera

 

sopiras

 

opiniis

 

starigu

 
kesteton

portata

 

dometo

 

spektaklo

 
malfermu
 

placxus

 
rapide
 
mangxajxojn
 

ricevi

 

iamaniere

 
korteganaro

pagante

 
korteganaron
 
mizera
 

vojiranto

 

pripensis

 

mortos

 

sentojn

 
ankoraux
 
familio
 

malsato