FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
co, he?" "Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn." "Cxiu laux sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aux tiu melankolia latuna simio, aux tiu torditulo; li estas belulo, cxu ne?" "Mi ja sxatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili estis. Cxu ili ankaux estas viaj amikoj, Baptopatrino?" "Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj." "Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili cxiuj eble estas vi, Baptopatrino." "Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado," sxi akre respondis, "aux ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.[4] Flankeparolante, cxu vi nun povas nomi la limojn de la regno?" [Piednoto 4: Vidu noton, p. 80 (pn. 3).] "Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi cxirkauxiris la tutan regnon piede." "Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: cxu vi jam spertis suficxon?" "Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis suficxe da cxio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel resxangxi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatigxi kun la Blua Sorcxisto; vere mi estas." "Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem sxi ne estis pri li malkontenta. "Cxiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Cxu vi lavis la vizagxon dum via foresto?" "Mi timas ke mi ne lavis gxin tre ofte," konfesis la humiligxinta Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino." "Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!" "Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la longedauxra malgrandeco certe ilin tedegis." "Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel sencxese vi ja kantacxas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, cxar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke gxi estas tre simpla afero, se vi nur scias gxin fari. Ili sidis kun vizagxo kontraux vizagxo, kiam ili malgrandigxis, cxu ne?" "Jes," diris la Princo, rugxigxante. "Turnu, do, por ili cxiuj, la dorson kontraux la dorso," malafable diris la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antauxlonge povus esti sufi
PREV.   NEXT  
|<   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

Baptopatrino

 

Princo

 
respondis
 

timeme

 

spertis

 

ekkriis

 

kontraux

 
vizagxo
 

dorson

 

mokridis


kvankam

 

malkontenta

 

vizagxon

 
malpura
 
Sorcxisto
 

Cxiuokaze

 

antauxlonge

 
malsimila
 

malspritulo

 

konatigxi


malafable
 

foresto

 
supozis
 

deziris

 

landlimojn

 

malgrandeco

 

tedegis

 

longedauxra

 

korteganoj

 
simpla

konsentas

 

maldeca

 

kantacxas

 
sencxese
 

malgrandigxis

 
humiligxinta
 
konfesis
 

rugxigxante

 

kanton

 
aferoj

okupis

 
cerbon
 
bonkoraj
 

ankaux

 

amikoj

 

torditulo

 

belulo

 
sxatis
 
okuloj
 

konjektis