FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
"Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo. "Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj cxi tie pasis suficxe rapide. Ni ne malgrasigxis dum via foresto." "Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide sxangxis la paroltemon. "Kie cxiuj estas?" "Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, cxiuj esceptinte la Regxon." "Cxu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Regxon." "Ne cxikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas regxon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankoraux vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kasxas." "Kie do estas la Gen--la Regxo mem?" maltrankvile demandis Vanc'. "Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda." "Kie?" demandis Vanc'. "Cxi tie," respondis la kato. "Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, cxiuflanke okulsercxante. "Cxu ne?" diris la kato; "tio estas cxar vi ne povas travidi min." "Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi volas diri." "Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?" "Jes," murmuretis la Princo, honteme rugxigxanta. "Unu ruligxis sub la sofon," penseme diris la kato. "Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis gxin trovi." "Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorcxisto," diris la kato, "mi elrulis la bombonon mezcxambren. Gxi estis bela bombono, kaj la Regxo envenante vidis gxin, kaj tuj gxin englutis." "Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?" La kato elpusxis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola," gxi diris. "Vi lin mangxis?" senspire demandis Vanc'. La kato trankvile balancis la kapon; kaj gxiaj vangharoj kuntirigxis pro la memoro de gxia mangxado. "La patro, do," gxoje kriis la Princo, "denove estas la Regxo; aux li estos, kiam li suficxe grandigxos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorcxisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris." "Ne povos gxis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorcxprocedo ne funkcios, kaj cxio malprosperos." CXAPITRO XIX Se tio okazus antaux ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, cxar li devas ecx unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marsxado,
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

respondis

 

Princo

 
demandis
 

telegramon

 

Regxon

 

rapide

 

honteme

 
suficxe
 

Sorcxisto

 

Fragokolora


ricevis

 

langon

 

lipojn

 
senspire
 
trankvile
 

bombono

 

mangxis

 
rememoras
 

bombonon

 

envenante


mezcxambren
 

englutis

 
ekscitite
 

elpusxis

 

elrulis

 

grandigxos

 

antaux

 

forlasis

 

hejmon

 
piedfrapus

okazus

 

funkcios

 

malprosperos

 
CXAPITRO
 

grandan

 
bruegon
 
deziritan
 

marsxado

 

atendi

 
minuton

sorcxprocedo

 
mangxado
 
memoro
 

vangharoj

 

kuntirigxis

 

denove

 

noktomezo

 
penseme
 
balancis
 

okulsercxante