FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  
boletajxo eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo ensxovis la kuleron kaj ekmangxis. Sed, antaux ol li efektive prenis plenbusxon, li cxesis kun grimaco. La supo estis pli maldolcxa ol galo. "Cxu vi ne sxatas la spicon?" ridacxis la Komikulo. "Nu, estas domagxe; kaj mi supozis, ke gxi estos precize tia, kian vi gxuos." Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed gxin trovis bole varmega kaj plena je salo. "Prenu pecon da cervajxa pastecxo," afable petis la dommastro. "Nenia sxercado plua, mi jxurpromesas." "?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la edzino, kiu sxajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita. Tamen la Princo estis jam ekmangxinta la pastecxon, kaj gxin trovis pli varmega ol fajro, pro rugxa pipro. Tia estis cxio surtabla. Mangxebla estis nenio. La stufajxo estis plena je pingloj kaj kudriloj; nauxzaj kreskajxoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstataux la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el sxtono. Cxiuj cxi sensencajxoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskaux freneza pro gxojo. Transen kaj reen li ruligxis sur la planko, kaj gxojlarmoj torentigxis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la sxercoj. "Tiu cxi estas la plej bona amuzado, kiun mi gxuis dum longa tempo," li kriis. "Jen gxojo! Jen vera felicxeco!" "Tre malbona speco de felicxeco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias ke mi enlitigxos." Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormcxambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin gxis la hauxto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur segxo, malsovagxa strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizagxon per la flugiloj, kaj pincxotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagigxo la turmentita Princo alsxultrigis la skatolon kaj forlasis la cxambron. Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per posxtrancxilo sin amuzante. CXAPITRO XV "Bonan matenon!" gxentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone dormis." "Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos." "Tio estis la sxerco, vi scias," ridacxis la Komikulo, enposxigante la trancxilon, kaj preparante konduki la junulon en la mangxocxa
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   >>  



Top keywords:

Princo

 

Komikulo

 
felicxeco
 

dommastro

 

varmega

 

ridacxis

 

trovis

 
dormis
 

malagrablaj

 

dormcxambron


sitelo

 

glacimalvarma

 

eniris

 
torentigxis
 
sxercoj
 

metita

 

hauxto

 
vangoj
 

angiloj

 

sukceso


malsekigis
 

supren

 
malbona
 

planko

 

malgaje

 

aferoj

 

amuzado

 

gxojlarmoj

 

opinias

 
enlitigxos

matenon

 

gxentile

 

esperas

 
CXAPITRO
 

senokupe

 
posxtrancxilo
 
amuzante
 

kolere

 

respondis

 
preparante

trancxilon

 
konduki
 
junulon
 

mangxocxa

 

enposxigante

 

kompreneble

 

sxerco

 
balustrado
 
strigo
 

domemaj