xis malfortaj kaj palaj, kaj sxajnis ke tre malmulte da forto
al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el
la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj
grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis gxin kiel eble plej
rapide.
"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen gxi
almenaux malhelpos la malsat--"
Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; cxar, anstataux la
atendita greno, la spiko estis plena de grandaj cxokoladaj bombonoj,
cxiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis.
Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el gxi elfalis citronaj
sukerajxoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn
daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajxoj:
kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj;
migdalpastajxo, nuksa kando, sukeritaj semajxoj kaj glaciumaj fruktoj;
verdire, oni ne povas ecx revi pri ia dolcxega sukerajxo, kiu ne estis
trovata, fresxa kaj suficxega, en tiu cxarma kampo.
Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la
pupdomo. La Regxo, tro malsata por zorgi pri gxentila konduto, trancxis
per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detrancxajxojn per la manoj,
kaj mangxis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan
trinkajxon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni
vidante ilin multe gxojus.
Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajxon al la familio, ne
okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensxeliginte grandan
aron da bombonoj, li eksidis por trankvile gxui ilin, kiam li cxagrenate
auxdis apud si la malsxatatan vocxon de la meduzo.
"Unue nutru min!" kriis la kreitajxo; "mi ne havas manojn por kolekti
bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaux mi malsatas!"
Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li
tute perdis la paciencon.
"Iru do, kaj mangxu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la
senmuskolan ajxon, li nekonsidere forjxetis gxin inter la trunketojn en
la grenkampo.
Tamen li apenaux ekspiris libere, kaj jxus enmetis la dentojn en bonegan
peceton da migdala sukerajxo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta
kaj tiel gaja kiel antauxe.
"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajxo; "tio ne
povas amuzi vin, kaj gxi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte
kiel vi min forjxetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se
|