etis la kompatindan
Regxon en la salujon. La Cxefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li
enpusxis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post
minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorcxisto bonsxance
aperis, kaj donis al la malfelicxa hometo subitan banon en lavpelveto.
"La sorcxilo bone funkciis, cxu ne?" diris la Blua Sorcxisto ridacxante,
kaj metante la Cxefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke
li sekigxu en la sunbrilo.
"Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis
cxi tiun apartan sorcxiston, kiu sxajne aperis kaj malaperis multe pli
subite ol la ordinaraj sorcxistoj, al kiuj la Princo kutimis.
"Estas domagxe, ke vi ne povos ilin resxangxi," penseme diris la Blua
Sorcxisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.
"Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la
pudingsauxcon, kaj tute ruiniganta la regxajn robojn. "Ne povos ilin
resxangxi? Sed vi _devos_ ilin sxangxi, se mi ordonos."
"Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorcxisto, la Regxon
liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute
negrava. Unue, nenia sorcxisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias
mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorcxisto, povas
malfunkciigi cxi tiun apartan sorcxilon."
"Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorcxiston," arogante ordonis
Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorcxisto.
"Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "_Mi_ ne bezonas lin. Negrave
estas al mi, vi scias; cxi tiu ne estas familio mia."
"Sed kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?" pli humile demandis la
Princo.
"Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorcxisto; "kaj,
pripensinte gxin, mi opinias, ke mi ne gxenos min pri tio. Kial mi
devus?"
"Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj
sidigxante sur sian onklon, la Duko Ogi, ecx ne rimarkante lin, gxis la
Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis
sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason."
"Nun vi estas tedema," diris la Sorcxisto oscedante; "mi neniam sxatis
tedulojn."
"Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo.
Je tio la Sorcxisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la
malbonan junulon lauxeble eligxi el la embaraso.
CXAPITRO IV
Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam oni
devas konfesi, ke li tion faris pro kole
|