FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   >>  
la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto, pezigxo de koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti. Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en la soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi cxirkauxaspergis la cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan muron, tiel sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia cxeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis la guston de la kuracisto cxar la profilo kiun mi vidis disponis cxiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan proteston kontraux la malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia naskigxhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pauxtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaux mangxetis. Sed cxi tio estis pli ol tio cxar la viro ne meditadis pasive pri iu et
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   >>  



Top keywords:

kuracisto

 

trajtojn

 

malpli

 

nenion

 

neniam

 

nigrajn

 

Saksajn

 

Hispanan

 

hauxtkoloradon

 

malheligitan


mulata

 

kvarterona

 

apartenantajn

 

miksita

 

malsxirmo

 

hararon

 

okulojn

 

plenajn

 
melankolio
 

krispan


beleco

 
rozkolorajn
 

lipojn

 

vangojn

 

cxiujn

 

kvankam

 

cxeesto

 

staris

 

aperte

 
malkonsciis

pensado
 

kontrauxan

 

sorcxite

 

mortotukon

 
absorbiga
 
profilo
 
guston
 

disponis

 
aprobis
 

forturnigxis


senbruaj

 

vizagxo

 

surgenue

 

ekmovigxis

 

strato

 

homojn

 

spertantajn

 

suprenvenis

 

cxaregoj

 

sonoriloj