FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
an tian deliron, sed apenaux trapasis miajn lipojn la linio, "Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon: "Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis la jxuron. Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi promesis min hanti kaj tiun promeson sxi nun plenumas!" Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo ke senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte veran fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro, mi vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis sube, cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton de sia rugxa cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon gxin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per cxiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antauxe atendita predo. "Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?" "Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj. Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio." Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma sxvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondicxon je noktomezo, petis ke mi tenu la cxambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite, mi kusxigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La plej minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos onian intelekton,
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

vizagxon

 

aspekto

 

malvarma

 

hararo

 

Roberto

 

moderigxis

 

revenis

 

sxangxon

 

rekusxigxis

 

nature


malaperis

 

paroksismon

 

cetera

 

esperigan

 

zorgato

 

sxvito

 

rimarkis

 

supozante

 
Bocxjoj
 

parolas


atendita

 
antauxe
 

cxashundo

 

pensigis

 

alportis

 

odoron

 

jorino

 

auxdis

 

parolis

 
vekigxis

spirado
 

posedas

 

duondekduon

 

scipovigas

 
heroajxoj
 
ekzercado
 
unuokulan
 

dormadon

 
plenumi
 

malkomforte


brakojn

 

interfalditajn

 

tableto

 

jugxis

 

kutimas

 

murmuro

 

interrompos

 

revigligos

 

intelekton

 

minimuma