FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
mi devintus lin riprocxi pri homa angoro, pri homa sauxdado al kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la ruinajxoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro de sklaveco sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Cxu mi devintus lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aux la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam cxiun legxon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejosxtono? Cxu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aux frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memorajxojn povantajn ilin nun favori patro aux frato antauxe staplis en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrigxintus ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj preskaux terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi, demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Cxiopovo: "Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?" "Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi aux en tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo." Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante tiun benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta gxin vidi, li sxancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversigxis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en ki
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

devintus

 

ekzistas

 

alvokoj

 

kvazaux

 

vizagxo

 

pinias

 

rigardon

 

pretera

 

vintra

 

felicxan


felicxa

 

Cxiopovo

 

cxielo

 

sercxante

 

benitan

 

landon

 

gorgxo

 

dauxre

 
Sinjoro
 

rerenkontos


sklavo

 
Lucinon
 

forigis

 

mastro

 

Blankulo

 

malsupre

 

multaj

 

animhavuloj

 

solide

 
malhelaj

malpli
 

starigante

 

sensone

 

demandon

 
starigitan
 
fiksita
 
savboaton
 

senrudran

 
engliti
 

denove


kirloakvon

 

malhelpi

 

penadis

 

konsciis

 

inversigxis

 

genuojn

 

brileto

 

malhela

 

tagigxo

 

antaux