FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
Memoru ke li estas via frato." Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li, kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera cxambro. "Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu." "Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo. Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn: "Mia edzino. Li forprenis sxin." En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron. La kapitano gxemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmovigxis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraux fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia busxo aspektis sengxoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, cxar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malricxaj, kiun povas antauxenklinigxi por ricevi la plej fieraj. "Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaux--lia patro mortis antaux du jaroj kaj postlasis nin cxiujn al S'joro Nedo--tie li nun kusxas, tiam li 'stis dekokjara. Cxia
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

Roberto

 

antaux

 

momento

 

edzino

 

jorino

 

okuloj

 

vizagxo

 

denove

 

Lucino

 

kompato


sxajnis

 

difektis

 

hararon

 

neglektitan

 

taksado

 

glatigis

 

Anstatauxe

 

samtempe

 
alfronte
 

bonkoran


delikattusxe

 
kompate
 

devinta

 

scivolante

 

scipovis

 

konsoli

 

vunditan

 

Vortoj

 

suferantan

 
neniajn

proponis
 

malgxojo

 

dekokjara

 

senpovaj

 
kuraci
 
subenklinigxintan
 
sopiris
 

senhejman

 
senlima
 

pardonu


donaco

 

havigi

 

malricxaj

 

antauxenklinigxi

 

rakontis

 

sengxoje

 

postlasis

 

Rakontu

 

ricevi

 

fieraj