FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
sekaj por vidi, mi sentis liptusxadon kontraux miajn manojn, auxdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris. Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo intersxangxigxis kaj ke kiu ajn estis la koncerna intersxangxito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marcxandajxon. Sed longe antaux ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, cxar tujege kiam mia malsanulo reakiris suficxan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen cxirkauxparolado: "Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?" Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aux malsincera, li tuj respondis: "Mortinta, Frauxlino Dano." "Kaj sxi sin mortigis kiam vi vendis Bocxjon, cxu?" "Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentigxis kaj diris nenion pluan. Kompreneble, mi sendis la novajxon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo--atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaux rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novajxon kaj baldaux revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi jugxis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo. "M'opiniis ke mi n' plu vidos sxin. Mi gxojas ekscii ke sxi n' plu spertas gxenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi gxis ke mi mortos, kio baldaux okazu, m' esperu." Ses monatojn poste lia espero realigxis kaj li plenumis sian promeson. Cxiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraux lacigxu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmangxa tago kaj marsxado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la cxielo jam noktigxis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuragxajn cxefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"--kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome gxin eliris perdinte preskaux duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aux vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antauxaj epokoj, cxirkauxatan de sia korpogardistaro, lojala gxis la morto. Certe, la insulto farigxas honoro kaj la largxa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco gxin konsekranta antaux nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej fo
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:
sendis
 

antaux

 

plenumis

 

novajxon

 
atendanta
 
promeson
 

Lucino

 
demandis
 

Roberto

 

preskaux


baldaux

 

permesos

 
monatojn
 

Kvindek

 
gxojas
 
rememorante
 

ekscii

 

ankoraux

 
lacigxu
 

forkonsumite


noktoj

 

senmangxa

 

sendormaj

 
dankas
 

historion

 
jorino
 

realigxis

 

gxenon

 

esperu

 

batalos


spertas

 

espero

 
Vagneron
 

mortos

 

Fuorto

 

epokoj

 
antauxaj
 
cxirkauxatan
 

korpogardistaro

 

lojala


enterigotan

 

mortigitaj

 

kaptitaj

 

vunditaj

 
postlasinte
 

komandanton

 
insulto
 

farigxas

 
rigardo
 

konsekranta