u gxi preskaux perdigxis.
"Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion
mi diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero
por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi
foriru disde cxi tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj
pensadoj kiuj gxin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio
mi vin estimegas cxar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la
venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj cxi tiu
viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin
al bona kara Masacxuseco por komenci novan vivon tie kiel libera
homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar kiam la kapitano resanigxos, mi
ekscios de li kie estas Lucino kaj movos cxielon kaj teron por sxin
trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi bonvolas konsenti pri tio,
Roberto?"
Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu
semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu
horo.
"Jes, S'jorino, mi bo'volas."
"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi
laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara
kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi
ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu,
Roberto, nome de Lucino."
Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj
rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis
la feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi.
Li permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku
mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun
mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur
sian liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila
konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian,
suprensxovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero,
tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj gxis nova tagigxo
ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri
kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno levigxis
tiel gxoje kvazaux gxi brilus nur por felicxaj hejmoj, la kuracisto
iris cxe Roberto. Dum unu horo mi auxdis la murmuradon de iliaj
vocxoj. Unu fojon mi subauxdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam,
dum intervalo, pian silenton, kvazaux en la sensoneco tiu bonfara
viro prizorgis ne nur korpon sed ankaux animon. Kiam li foriris, li
forkondukis R
|