FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   >>  
kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu vi bonvolas konsenti?" "Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi." "Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li estis severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?" "Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux esti helpata de ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?" "Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos al vi. Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis al li la vizagxon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuragxas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieracxa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed jxuris preferi morti en la strato ol logxi cxe la nigruloj malsupre. Tial mi logxigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?" "Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj." Ni ridis ambaux, kvankam
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   >>  



Top keywords:

knaboj

 

opinias

 

prizorgi

 

kvankam

 

kelkaj

 

deziras

 

bonvolas

 

okcidenta

 

bonsanas

 

suficxe


Lauxsxajne

 

antaux

 

trancxis

 

vizagxon

 

belaspekta

 

placxos

 

almenaux

 

laboro

 
utilaj
 

persistos


reteni

 
kredon
 

utiligi

 

severe

 

trancxita

 

okazas

 

anstataux

 

helpata

 

kanajloj

 
nigraj

lojalaj
 

blankaj

 

fieracxa

 

Tocxjo

 
prizorgita
 
Skinero
 
Hajvudo
 

translokigita

 
prizorgante
 

matenon


kapitanon

 

supreniri

 

lavita

 

Marblo

 

kvardek

 

nutritaj

 

ambaux

 

enlitigita

 

Uphamo

 

Karolo