FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
>>  
j kompatinduloj: "Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas." "Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas." Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle: "Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?" "D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis la febron?" "Ne, S'jorino." "Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne tauxgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi." Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca. "Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi." Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa blankhauxta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon. "Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu vi suficxe bonsanas kaj fortikas?" "M' opinias povi tauxgi, S'jorino." Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun. "Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?" "Bocxjo, S'jorino." Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Tocxjo, Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bocxjo" neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Gucxjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2] "Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj." "Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni senno
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
>>  



Top keywords:
jorino
 

nomintus

 

preferas

 

tauxgus

 
Bocxjo
 
devintus
 

suficxe

 
blankulo
 

ankaux

 

samopinias


landon

 

superombri

 
sxatatan
 

virino

 
granda
 
kapricon
 

aparte

 

alvenigita

 
preskaux
 

parolis


pasiva

 

Jocxjon

 

tauxgi

 
opinias
 

bonsanas

 
konsento
 

pigran

 

gxojigus

 

fortikas

 

neniun


kapablus

 

malkapablus

 
kvazaux
 

gravus

 

iomete

 

mallongigoj

 
demandis
 
Placxas
 

kajtovosto

 

kontrabandulon


tragiaspektan

 

kunligita

 

helpantojn

 

familinomoj

 
mastroj
 

nomojn

 
baptonomoj
 

anstataux

 
ceteran
 

Gucxjo