FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis gxusta! Ne, nome de Dio, gxusta ne 'stis!" Dum la memorajxo pri tiu malgxoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, starigxis eksalte la diablo kauxranta en la sango de cxiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorgxon kaj, rigardante la blankan vizagxon antaux si, murmuris mallauxte interdente: "Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en cxio tio. Ni ne 'stas ankoraux egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Bocxjo. Kie 'stas Lucino?" Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauxta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraux vivas. Stranga silento plenigis la cxambron dum la pli agxa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la sxtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis suficxe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Cxar cxiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso gxin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuragxon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaux ol la horo tro malfruus. Sed almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo scias--sed certe la Cxielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auxskultanto kaj mildigi lian koron. Cxar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino dauxre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon. Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta vengxo? Kiom da blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Cxu
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:
nenian
 

ankoraux

 

Lucino

 

Cxielo

 
impulso
 
gxusta
 

vizagxon

 
brulis
 

antaux

 

auxskultanto


minaca

 

mildigi

 
haltigi
 

knabino

 
instigis
 
ununuran
 

kapablan

 

auxskultis

 
plenanime
 

estigis


dauxre

 

samspecan

 

kredis

 
kredon
 

momento

 
angxelo
 

honesta

 

elfluis

 

defendilon

 

virino


kompato

 

langon

 
malfruus
 

almenaux

 

armilon

 

disponis

 
naskigis
 
potencon
 

larmoj

 

okulojn


Vortoj

 

helpis

 

bonfara

 

instinkto

 
mordajxo
 

nomigxanta

 
vengxo
 

blankuloj

 
kvankam
 

dolcxa