FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  
rte vidas tra siaj larmoj la sxajne malfelicxan perdon aliigxintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljugxigxis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi." La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektivigxis; cxar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antauxjugxo nun moderigxas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaux multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj auxdi, venkas multajn korojn antauxe malvolintaj kredi. Kiam alvenis la novajxo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli felicxa ol mi pro la devo cxesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhauxta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentigxo, dum mi surmetis mian grandan antauxtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestigxus por la matena ellitigxo de la Prezidento, mi komencis dejxori cxe Malsanulejo Numero Dek cxe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, cxar nur malhelaj vizagxoj suprenrigardis min ekde siaj litacxoj sternitaj tiel dense laux la planko kaj mankis al mi la akra akcxento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolcxatonaj vocxoj gxoje intervokantaj unu la alian aux respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, gxis kiam mortos la lasta Sudulo," aux "Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti." Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaux tri, iompostiome, lavante, mangxigante, vindante laux la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kusxis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen ecx tiam mi dubis, tiel acxe li sxangxigxintis, gxis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min cxar, memorante ke antauxe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn intersxangxe de la multaj servoj kiujn li
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   >>  



Top keywords:

malvolintaj

 

multaj

 

antauxe

 

atingis

 

Pasante

 

strebante

 

iompostiome

 

mangxigante

 

vindante

 

lavante


manparo

 

laboron

 

almenaux

 

plenumi

 

intervokantaj

 

respondantaj

 

solida

 

demandoj

 
vocxoj
 

dolcxatonaj


mankis

 
planko
 

akcxento

 

senhastaj

 

Norduloj

 

rezignos

 

libera

 

toleri

 

Sudulo

 
jorino

mortos
 

aspektis

 

trankviligis

 

afekciis

 
memorante
 
nenian
 
Roberto
 

rigardo

 
sxangxigxintis
 

identigilon


konsciis

 

prenis

 

kelkajn

 

alportu

 

servojn

 

servoj

 

intersxangxe

 

permesu

 

vidkampon

 

deziregis