FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
oj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste? Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas." Cxu povus temi pri _sxia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro. Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino." Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino. Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi, li ecx neniam bonsxa
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Leilino

 

Lidkoto

 
familinomojn
 

kompatas

 

nenion

 

ankoraux

 

Franklino

 
almenaux
 

ununura

 

rilato


sugestis

 

sxajnis

 

pasagxerlisto

 
amikan
 
aludoj
 

barbhavan

 

staranta

 
bedauxri
 

komencis

 

Cxerburgo


pliproksimigxis
 

balustrado

 
ferdeka
 

homamaso

 

pridemandinta

 

parolinta

 

vizagxon

 

spertis

 

vojagxo

 
virinojn

bonsxa

 

neniam

 

estigis

 
grandega
 

ekvidinte

 
survoje
 
kuragxon
 

subauxditaj

 

elmontri

 
kompaton

malkonsentante

 
altagrade
 
honoris
 

dependanta

 

sinteno

 

permesis

 

konsistis

 
amikeco
 
lauxsxajne
 

kompato