nvenis al kelkaj projektoj
kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis.
Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la
Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de
siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la
ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon.
Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton
de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la
kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino
neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi
sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia
patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn
muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la
Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi,
spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de
giganta mano.
Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis
la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu
de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen
kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu,
antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan
interparoladon.
Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne
tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se
li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti
vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi
lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo.
Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna
momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux
plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon,
eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento
la pordo malfermigxis kaj li eniris.
La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus
sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis
ke mi estas cxi tie?"
Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?"
Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti
vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis
S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vesp
|