FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
ememorigan emocion. Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis ke sxia filino menciis neniajn nomojn. Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton. "Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la gxardenojn ekde la tenisejo. IV Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cxeesto de nekonatoj. "Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi," la patrino sxin certigis. "Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu _malamas homojn_? Cxu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan cxirkauxb
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Leilino

 

filino

 
patrino
 

Lidkoto

 

trankvilan

 

nekonatoj

 

interparoladon

 
homojn
 

malamas

 

arangxi


Leilinon

 

atenta

 

dolcxa

 
foriron
 
preskaux
 

Neniam

 

felicxa

 
pasigis
 

vokita

 

telefono


ricevi
 

deziris

 
okazigis
 

foriris

 

dauxris

 

gravan

 

mesagxon

 

virinoj

 

ricevis

 
neatenditan

alvokon

 

sendis

 

informajxon

 
maleblo
 

reveni

 
troigita
 
forgesis
 

stranga

 

sentojn

 
sovagxa

Suzino

 
atendos
 
komprenos
 

pacience

 

cxirkauxb

 

dimancxo

 

preferas

 
Rigxfildon
 
deklaro
 

alvenis