FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
rakon. Sed vi ne sentis veran gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?" S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple. "Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio, por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus _postuli_ ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre en tuta soleco." Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--" "Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter sxiaj konjektoj. Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino Suferno frapetis cxe sxia pordo. "Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis. Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj familianoj. "Gxi ne estas _precize_ funebra," sxi kutimis diri, "sed gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino." Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino. "Ho, cxu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi timis ke vi vin sentu iom laca." "Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi. Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi." "Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi aparta
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Lidkoto

 

Suferno

 
Suzino
 

Frauxlino

 

karulino

 

patrino

 

antaux

 
alvenas
 

funebra

 

Leilino


filino

 

kompatinda

 

trajno

 
posedis
 
terure
 

ununura

 

vestajxero

 
kompreneble
 

frauxlino

 

antauxenvenis


alveno
 

Georgo

 
duonkuzino
 

Gxulino

 

bedauxregas

 

forpaso

 

malproksimaj

 

memorhonorado

 

lamentado

 
aparta

disponigi

 

maleblon

 

parencoj

 
surportis
 

precize

 
kutimis
 
surprizis
 

familianoj

 

intimaj

 
forjxetitajn

vestajxojn

 
malfrue
 
humure
 

mirindan

 

opiniis

 

konfuzite

 

suprensendis

 
komforta
 
posttagmezon
 

restante