FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   >>  
xi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido. "Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj." La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia ekzemplo." Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?" "Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso." "Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn." Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias--oni neniam timas." Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris. Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon. "Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis. Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon. La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?" "Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!" Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la kamparo, cxu?" "Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux sendas amon.' Cxu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion." "Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?" "La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi veturos per la unua morgauxmaten
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Pursxoj

 

fortaj

 

sendas

 
bonfartas
 
Leilinon
 

neniam

 

komprenas

 
eligis
 

Leilino

 

malagnoskas


situas

 

trajnon

 

gramon

 
ekscios
 

morgauxmaten

 

Markoni

 

transdonante

 
suspiron
 

longan

 
proklamis

surgenuen

 
silente
 

malfrua

 

faligis

 
malfermis
 

sxirgeste

 

mesagxon

 

ekstaris

 

antaux

 

kompreno


kompato

 

komenco

 

veturos

 

ferdeko

 
memorado
 

plilongigxis

 
hodiauxvespere
 
stevardo
 
manojn
 

aldonis


subita

 

fluego

 

amareco

 
atendante
 

Pursxojn

 

cetera

 

silento

 
Supozante
 

bezonas

 
Lastaminuta