FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
sxi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke sxi havu gxin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?" "Tiun samajxon mem mi diris al mi antaux unu semajno en la nuna cxambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Sxi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auxskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!" Franklino Ido starigxis el sia fotelo kaj transiris la cxambron gxis segxo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesigxis--en tiu momento--nur pri kiel via imago sxajnis proksimigi vin al mi," li diris. "Ankaux mi interesigxis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili intersxangxis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Cxar, vi vidu, mi eraris," sxi dauxrigis. "Ni ambaux eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub sxia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupigxas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo pauxzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni jugxis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur farigxis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui." Ido sidis senmove dum sxi parolis. Kiam sxi silentis, li starigxis, ridante mallonge, kaj transiris la cxambron gxis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendigxis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis gxin al sxi. "Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laux via supozo, tiaj vortoj kiajn vi jxus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?" Sxi alvenis ekstari apud li cxe la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta strecxita rondo de kutimo kaj asociigxo, same kiel ni estas fermitaj en cxi tiu cxambro. Memoru, mi opiniis esti su
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Leilino

 

kialon

 

starigxis

 
cxambron
 

interesigxis

 

transiris

 

eraris

 
alvenis
 

fermitaj

 

momento


cxambro

 

fenestro

 
tradicio
 

malfacilaj

 

senmove

 
detrui
 

signifon

 

kondamnis

 

farado

 

klasis


jugxis
 

konsideri

 
pauxzis
 

samegaj

 

memoris

 

virino

 

neniam

 

Malagnoski

 
tradicioj
 

farigxis


duonforgesis
 

malagnoskas

 

maljunaj

 

perdintaj

 
perspektivo
 

ekstari

 

ceteraj

 

Malpli

 
supozo
 

vortoj


kompreneble

 

Memoru

 

opiniis

 

asociigxo

 
ekstere
 

strecxita

 

kutimo

 

ekstera

 
striite
 

Ekstere