FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   >>  
d la fajro en la malklara lamplumo de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de ilia intimeco. Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu ekzistis. "Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe. Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis suficxe bone, elprofiti t
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   >>  



Top keywords:

subite

 

felicxa

 
bezonas
 

malpli

 

neniam

 

proponon

 

komprenis

 
konsciis
 

libera

 

finigxis


maniero

 

dauxris

 

liaflanka

 
viziti
 
preciza
 

propono

 

rerenkontigxis

 
amikema
 

Florencon

 

filino


malnova
 

indicon

 
rezulte
 

sukcesis

 

alkutimigxis

 

sxiaflankan

 

cxiuokaze

 

kvazaux

 

konduti

 
sxirmi

malrespekti

 

preskaux

 

rekonis

 
estintus
 

tauxgan

 
sekvintan
 
sentivecon
 

delikatecon

 

socian

 
alvenis

restarigon

 
disponebla
 
alveni
 

atingebla

 

sammaniere

 

antauxe

 

deziris

 
alvenus
 
enaziligxi
 

deziron