FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
ensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio. Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem? Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de matureco estas retenilo. Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu r
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Leilino

 

patrino

 

virino

 
junajn
 

kredis

 

atendis

 

kompreneble

 
fermita
 

prezon

 

agnosko


protesto

 

sendisciplino

 
sxtonigita
 

superregata

 

juneco

 
maljunulino
 

akceptis

 

subita

 

tagmangxo

 

silento


surfalis
 

felicxo

 
antaux
 

mangxcxambron

 

antauxscii

 

imagis

 

efektive

 

enirinte

 
kunigitan
 

geamikaron


golfsxtrumphavajn
 

cxeesto

 

virojn

 

lantajn

 
virinojn
 

sveltajn

 

parolemajn

 

sxtelprenon

 
maleblis
 

nombrigxis


intimaj

 

amikinoj

 

Cxarlotinon

 

Placxe

 
konscii
 

allogis

 

travivis

 

sobreco

 
efektivigi
 

sukcesis