FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
ermangxi kun sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni." Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!" "Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--" "Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino. La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino malpermesis ke sxi alparolu min." Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?" Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, cxu?" "Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj." Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis." La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon. "Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros gxis post la foriro?" "Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--" "Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon." S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru." "Cxu atendis ke vi iru?" "Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron antaux ol ekscii pri mia alveno." "Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj heziteme sxin kontr
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Cxarlotino

 

Leilino

 

opinias

 
antaux
 
konsciis
 

pauxzis

 

Gxilesoj

 
klarigi
 

Fresbijoj

 

foriro


momenton

 

intencis

 

letero

 
komencis
 

atendis

 

rekonis

 

Lidkoto

 
prikonsciis
 

malnovaj

 
faligetis

diplomon

 
solapersone
 

disponi

 

interparolado

 
antauxa
 

angulon

 

alvenis

 

momento

 

kompanio

 

multhoma


pasintsemajne

 

komenco

 

Lorino

 

sukcesigis

 
semajno
 

ekzamenon

 
kontrolantaro
 
Bulgxero
 
aljugxigis
 

abrupte


invitis

 

senzorgigo

 

tirigxis

 
atento
 

infanoj

 

spiron

 

entiris

 
alveno
 

rilate

 
ekscii