FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
scias--" "Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis. Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj--" "Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron." "Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la alveno de la pliagxularo." "Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?" "Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis. "Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme. "Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason. "La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?" "Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulgxero." "Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas." "Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera triumfo." "Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto. "Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema cxu--" "Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto. "Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis. S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulgxero." Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Lidkoto

 

Suferno

 

Bulgxero

 
Leilino
 

Frauxlino

 

Marnjo

 

Asxtono

 
Gxilesoj
 

Lorino

 

kompreneble


multhoman

 

pliagxularo

 
demandis
 

Gxileso

 

amikino

 
multaj
 

elektema

 

konscias

 

triumfo

 

semajnojn


alvenigi
 

kablogramo

 
intima
 

Bulgxeroj

 

postulas

 

proksima

 

arangxi

 

Cxerburgo

 
pasigos
 

Bulgxeron


viziton
 

trafis

 

aferon

 

Harjetino

 
Fresbijo
 

dummomente

 

vespermangxu

 

denove

 
kelkaj
 

sxajnintus


malprobable

 

sxajnis

 

silento

 

subite

 
reparolis
 

Tiurilate

 

intervalo

 

ellabori

 
Antaux
 

ridetis