n
sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."
"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke
Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por
liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante
tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo
fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie."
S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato
tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da
sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia
alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.
Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj
pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.
"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno
strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti
Cxarlotino en forirado."
"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke
ne temas pri malsano."
"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis
dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni
devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."
S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto.
Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la
vespermangxo."
"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi
aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj
pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu
min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol
vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu
trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole
en lundo."
S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed
elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi
kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke
mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"
Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi
endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri
la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido.
"Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi
|