FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
ili scias ke mi estas cxi tie?" La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon, diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?" "Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu Leilino diris al ili ke mi alvenas?" Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn--" S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn sxancojn atingi Romon." "Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis S-rinon Bulgxeron." "Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?" Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni." "Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas tempon por vestigxi." Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin forpelis tra la pordo. V S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la cxambroservistinon, ne gxin finfaris. Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Leilino

 

Lidkoto

 

Suferno

 
Frauxlino
 
dauxrigis
 

karulino

 

klarionbidojn

 
senresponde
 

glacia

 

ridetis


preter

 

fizika

 

kapablo

 
forpelis
 

alvoki

 

cxambroservistinon

 

finfaris

 
geston
 

iniciatis

 
pardonos

kvankam

 
neniam
 

forsendi

 

sonorilo

 
demando
 

vespermangxos

 

lantis

 

ripeti

 

fermigxis

 

propulsite


vestigxi

 

bezonas

 

tempon

 

senmove

 
antauxe
 

logxata

 
memoris
 
jxurnaloj
 
sxargxita
 

libroj


spertinta

 

vendobatita

 

ebenajxo

 
sidigxis
 

strangan

 

senton

 

ekstere

 
solapersone
 

proksimeco

 
invita