ili rilatas. La verbo havas nur tempojn
estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas
vorton al la estanta.
Vere, je la unua impreso, tiu cxi lingvo ne sxajnas esti belsona, sed
la kritikisto Rask opiniis, ke gxi estas la plej belsona el cxiuj
naciaj lingvoj.
Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la
civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn
en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas
por montri tiun cxi progresadon.
La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble
placxos al tiuj, kiuj gxin senpacience atendis. Kvankam gxi aperis
nur je la fino de la Februara monato, oni gxin nomas Januara numero.
Oni do petas ke la abonantoj memoru ke gxi enhavas revuon de la
sciencaj agadoj de la antauxa monato.
La eksterajxo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la
sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj,
por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltirajxoj el la
antauxparolo.
"Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami:
_Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke
Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca
Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega
signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas
rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni
klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn,
kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos
mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu
mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian
propran frenezecon. Al vanaj kontrauxdiroj ni povos nun kontrauxmeti
faktojn; al avidemo proponi lauxvole riceveblan profiton; al malfamaj
malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj
kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei
senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel
Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune
levos la mondon."
Kiam oni konsideras pri tio, ke gxis nun scienculoj ne povas
eksciigxi pri cxiuj novaj sciencaj esplorintajxoj, se ili ne
komprenas almenaux la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni
klare vidas ke tiu cxi scienca organo povos esti tre utila al ili.
La Revuo eliradas cxiumonate, enhavas tridek du pagxojn, kaj la
abonpago (7 frankoj
|