FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   >>  
tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaux mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraux tre timis, li ebligxis kasxi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo farigxis tiel kuragxega, ke li ekmarsxis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?" _Troa kutimigxo naskas malestimon._ (6266). Kampara parohxestro foje sciigis la auxdantaron jene: "Cxar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaux finoj tiun cxi posttagmezon." * * * Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero. La butikisto diris: "Cxu ne estas malbonege pri tiu cxi militado!" La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por gxi bonan veteron!" 8276. LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO. Originale verkita de CLARENCE BICKNELL. En Italujo cxiujare kelkaj el cxiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu dauxros dum du aux tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aux la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature cxiuj, kiuj havas ian korpan difekton. Antaux la tago de la loteltiro, tiuj cxi junuloj el la sama urbo aux vilagxo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu cxi tenas la monoferadojn, po cxirkaux dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antauxan tagon cxiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaux en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas gxojege. Fremduloj kiuj auxdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aux duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj ecx trinkinte tro da vino ili ne igxas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj. Sed pliofte ili luas omnibuson aux fiakron, aux iras vagonare al la proksimaj urboj. Morgaux ili cxiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laux ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno. Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi. Finiginte la eltiron, cxiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la cxapeloj, kaj kuntagmangxas. Poste ili rekomencas la hierauxajn amuzajxo
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

Italujo

 
junuloj
 

eltiras

 
militado
 

numeron

 

renkontis

 
monoferadojn
 

gurdon

 

kasiston

 

salonoj


gxojege

 
auxdas
 

bruegon

 

elektas

 

prezidanton

 

Fremduloj

 

permesita

 
dancas
 

kantante

 

antauxan


festoj

 

estimata

 

likvoroj

 

duonfrenezan

 

vermuto

 
glason
 
matene
 

kunvenas

 
almenaux
 

venontaj


frankoj
 

trinkas

 

cxirkaux

 

kunpasas

 
determinas
 

detalojn

 

kriegante

 

malaltajn

 
numerojn
 

servadi


alfabeta

 
savita
 

Finiginte

 

eltiron

 

kuntagmangxas

 
cxapeloj
 

rekomencas

 
amuzajxo
 

hierauxajn

 

metitaj