FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   >>  
jn, sed pli freneze, cxar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je gxojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kasxi aux forgesi siajn cxagrenojn. La trian tagon ili faras preskaux same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj rauxkaj pro la kriegado, kantado, kaj sencxesa babilado, estas enuitaj. Sed post du aux tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, ecx tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj. Laux mia opinio kaj observadoj, tiu cxi sistemo de devigxa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo. Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili gxuas la vivadon kune kun tiom da samagxaj kamaradoj. La junaj militistoj estas cxiam kaj cxie estimataj, ecx amataj. Ili vidas belajn urbojn, aux konatigxas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden. En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzajxoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimancxojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu sxilingo, pasigas tri aux kvar horojn trankvile auxskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finigxo de la servado, ili gxuas la memorojn pri la estinteco, kaj cxie renkontas amikojn, cxar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aux universitato. La plej populara kanto el cxiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaux de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun cxi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaux ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaux" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo sxangxis la unuan linion, kaj la auxtoro volonte akceptis la korektajxon. Nun gxi komencas "Adiaux, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.") Jen estas la lauxvorta traduko. LA ADIAUX DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO. Adiaux, ho belulino! L'armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto. Ne ploru! mi spereble Revenos, ho angxelo! Aux, en batal' mortinte, Vin vidos en cxielo. La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l'sunlevigx' mi diros La adiauxparolojn. Turnestro
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

servado

 

Adiaux

 
belulino
 

provincoj

 

monatoj

 

rekrutoj

 

malpli

 
adiaux
 

teatroj

 

militistoj


kvazaux

 

energie

 

bataladi

 
skribis
 
verkinto
 

advokato

 

forirontaj

 
Memvolulo
 

pasigitaj

 

kolegio


lernejo
 

amikojn

 
renkontas
 

finigxo

 

memorojn

 

estinteco

 

universitato

 

Amantino

 

rekrutotoj

 
Italujo

memstareco

 

populara

 

verkitaj

 
militado
 

kantas

 
komencas
 
Revenos
 

spereble

 

angxelo

 
haltus

Eterna

 
mortinte
 
sunlevigx
 

adiauxparolojn

 

Turnestro

 

pistolojn

 

cxielo

 
glavon
 
pafilon
 

portas