FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
o, vin--al sxi malobeintan-- Enfermis en fendajxon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dekdu jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por gxemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraux estis la insul' senhoma, Krom bestoforma la sorcxistinido.... Arielo.-- Gxi estas Kalibano. Prospero.-- --Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado-- Sencxesaj, dume, krioj viaj kauxzis Kriegi lupojn, ecx kortusxis ursojn.... Infera turmentego! Sikorakso Gxin povis ne forigi.--Sed mi venis,-- Auxdinte vin, la pinon oscedigis ... Magie mi vin savis. Arielo.-- Dankon, mastro! Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberajxoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn! Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritajxon mian de nun faros Gxentile. Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj Vi liberigxos. Arielo.-- Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion? Prospero.--Foriru; mara nimfo vi farigxu, Sed, krom por mi, por cxiuj nevidebla. Rapidu gxis vi estos tiaforma, Kaj tien cxi revenu! (_Malaperas Arielo_). (_Lauxte al Mirando_). Kara koro! Mirando, vi vekigxu! ho! vekigxu! Bonege jam vi dormis; nun, vekigxu! Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kauxzis Profundan dormon. Prospero.-- Tion de vi skuu. Nun, iru ni viziti Kalibanon: Neniam li respondon bonan donas. Mirando.-- Li terurega estas malbonulo: Ne amas mi lin vidi. Prospero.-- Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai cxambron, Utila certe estas--Kalibano! Ho, sklavo, sxlimo, kie vi kasxigxis? Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas. Prospero.-- Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu! (_Reaperas Arielo akvanimfoforma_). Bele, Arielo; (_Mallauxte_) Auxskultu bone. Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_). Prospero.--Venena sklavo, sorcxa diablido, Tuj venu tien
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

Arielo

 

Prospero

 
Mirando
 

vekigxu

 

Kalibano

 

mastro

 

interne

 
sklavo
 

kauxzis

 

Sikorakso


tiaforma

 

viziti

 

nevidebla

 
respondon
 
Neniam
 

Kalibanon

 

Rapidu

 
farigxu
 

Profundan

 

Bonege


dormis
 

Rakonto

 
stranga
 

revenu

 

Malaperas

 

Lauxte

 

dormon

 

bezonas

 

Testudo

 
Reaperas

akvanimfoforma

 

Lignaro

 

Mallauxte

 
Venena
 

sorcxa

 
diablido
 
malaperas
 

sinjoro

 

Auxskultu

 
kasxigxis

filino

 
terurega
 
malbonulo
 

Fajron

 

ekbruligi

 

sxlimo

 

cxambron

 
Alporti
 
lignon
 

bestoforma