FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
>>  
as la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataux ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al cxiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.). Sed tiun cxi penson mi tuj forjxetis, cxar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraux pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkigxis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, sxangxita nur tiom, kiom gxin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondicxoj de la lingvo. Estante jam sur tiu cxi tero, mi baldaux rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al cxiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun cxi trezoron. En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraux granda diferenco. Mi komunikis pri gxi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis gxin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni cxiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu cxi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: "Malamikete de las nacjes Kado, kado, jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba." (En la nuna Esperanto tio cxi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigxi devas"). Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kusxis kelkaj tradukoj en la nova lingvo. Tiel finigxis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraux tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraux 5-6 jarojn kaj dum tiu cxi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori gxin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
>>  



Top keywords:

lingvo

 

ankoraux

 
vortoj
 

Decembro

 

vortaro

 

mallongaj

 

trezoron

 
malfacile
 

Esperanto

 

simple


literoj

 

litera

 

komencaj

 
sanktigon
 
festis
 

solene

 

entuziasme

 
paroloj
 

himnon

 

kantis


forlogitaj
 

kolegoj

 
komunikis
 

diferenco

 

lingwe

 

uniwersala

 

granda

 

gimnazio

 

facileco

 
komencis

ellernadi

 

neordinara

 

plimulto

 
sekvantaj
 

frapinta

 
familje
 
atendi
 

decidis

 

jarojn

 
zorgeme

laboro

 
periodo
 
publike
 

elprovi

 

lingvon

 

kurson

 

gimnazian

 
disiris
 
estontaj
 

provis