, li montris la vestojn, kiujn
portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaux ducent jaroj: _Ili
estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._
Laux metio, la pregxejotenisto estis ankaux lignajxisto, kaj je la
tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Gxi trovigxis en
loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj
tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex
europaeus_).
Alveninte mi vidis malgrandan konstruajxon de du etagxoj; la unua el
briko, kie la lignajxisto tenas sian materialon, kaj la dua, la
laborejo mem, el ligno. Sed gxi havas tiom da fenestroj, ke eble
estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis gxuste en mezo, kaj
oni supreniris per krutega ligna sxtuparo.
Suprenirinte, mi trovis tie la lignajxiston kaj lian junan lernanton;
kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Sxajnis al mi
ke la lignajxisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.
Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon.
La lignajxisto rigardis min, kaj laux la rapideco de fulmo mi ekkonis
du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas
ankaux la okuloj de frenezegulo._
Mi ne scias cxu mi perfekte konservis la sxajnon de trankvileco, sed
mi diris per ordinara vocxo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke
baldaux mi revenos. Tiam mi adiauxis kaj per malrapida pasxo mi
malsupreniris la sxtuparon.
Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj
cxizilo, per tre forta mano jxetita, preskaux frotis mian vangon.
Ekrigardante malantauxen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la
laborejo, kaj post li, la palan vizagxon de la junulo, kiu rapidas
lin sekvi.
Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas,
restarigxas, ankoraux faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj
ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.
Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo
pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la
ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignajxisto ludadis je
mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego
jxetante sin sur min.
Iafoje la muso sin savas!
Dum la lasta rulado ni alproksimigxis malgrandan grenejon. Gxi estas
eterne fotografata en mia cerbo. Ligna sxtuparo, la dekstra flanko
tusxanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna platajxo, kie
trovigxas pordo. Gxi estis tute neuzita kaj
|