FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaux Franc-aux-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn cxi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj. * * * Dro. Zinovjev afable skribis el Alusxta, Rusujo, la sekvantan: Kara Sinjoro,--The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas farigxi la plej interesa inter Esperantaj jxurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi farigxis de la tempo de gxia naskigxo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaux ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, lauxdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbigxis je nobla servado al gxi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj. * * * La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Havre jxus eldonigxis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj cxi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto. Kompreneble ni cxiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaux farigxos cxiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el cxiuj pri tiu cxi demando. * * * Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro: Kara Amiko,--Grandegan gxojon donas al mi la apero de via Vortaro, cxar, kiel vi scias, mi cxiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla. Nun ili estas armitaj kaj, cxar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj ecx mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili gxin konos ankoraux pli bone. Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega. (_Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun cxi interesan kritikon pri la bona verko.--Red._). * * * La Grupo Esperantista de Algxero kaj de la Norda Afriko intencas organizi karavanon por cxirkaux tridek cxiulandaj turistoj. Tiu karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzajxojn en Algxero, kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto inter personoj de diversaj lingvoj. La karavano okazos cxirkaux la monato Majo, kaj kostus, mara transiro (per Marseille) enhavanta, de 500 gxis 600 frankoj, laux la klaso de la mara vojagxo (L20-L24). Detalaj sciigoj es
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

Esperanto

 

diversaj

 
Algxero
 

Esperantista

 

karavano

 

kritikon

 

lingvo

 
Angloj
 

cxirkaux

 

afable


Vortaro

 

Motteau

 

interparolado

 
lingvoj
 
skribis
 

karakteron

 

Beaufront

 
Grandegan
 

armitaj

 

kunhelpados


gesamideanoj
 

sindonemaj

 
mirinde
 

potence

 

senhalte

 

gxojon

 

sperton

 

ripetis

 

demando

 
netaksebla

Havraj

 

grandan

 

klarega

 
monato
 

kostus

 
transiro
 
Marseille
 

okazos

 

personoj

 
pejzajxojn

lokojn

 
facileco
 
enhavanta
 

Detalaj

 

sciigoj

 

vojagxo

 

frankoj

 
interajn
 
vizitus
 

dankon