FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj cxesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aux alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aux alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo. Ankoraux unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neuxtrala lingvo. Mi sciis, ke cxiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo gxin akceptos; tial mi ne povas gxin akcepti gxis tiam, kiam gxin akceptos la tuta mondo." Sed cxar la "mondo" ne estas ebla sen antauxaj apartaj "unuoj," la neuxtrala lingvo ne povis havi estontecon gxis tiam, kiam prosperos fari gxian utilon por cxiu aparta persono sendependa de tio, cxu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aux ne. Pri tiu cxi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antauxe ilin akceptu, kaj donas al tute nededicxita adresato la eblon kompreni cxion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la sxlosilon--alkondukis min al la penso arangxi ankaux la lingvon en la maniero de tia "sxlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaux la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu cxi sxlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nededicxita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua brosxuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antauxparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis sercxi eldonanton. Sed tie cxi mi la unuan fojon renkontis la maldolcxan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraux multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane sercxis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian brosxuron por eldono kaj fine--rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosxuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

lingvo

 

propran

 
adresato
 

komencis

 

ankaux

 

neuxtrala

 

kompreni

 
problemo
 

praktikon

 

sxlosilo


apartaj

 

brosxuro

 

eldonanton

 
pretigis
 
nededicxita
 

akceptos

 

antaux

 
brosxuron
 

medicinan

 

leteron


Esperantan
 

universitaton

 
laboro
 

publika

 

elementoj

 

gramatikon

 

vortaron

 

aperos

 

memstara

 
alfabete

staras

 

sentis

 

ekscitita

 
ordita
 

Rubikono

 
manuskripton
 
financan
 

sercxis

 

renkontis

 
maldolcxan

demandon

 
batali
 
ankoraux
 

trovis

 

eldoni

 

Antauxparolo

 

lernolibro

 
internacia
 
Lingvo
 

Esperanto