FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   >>  
n mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir' kaj militisto! Vivu la libereco! Militi mi ne iros Kontraux patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj. De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraux la subpremantoj. Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto. Kun tiom da aliaj Mi ankaux mortos--eble-- Sed ne maltrankviligxu! Mi mortos honoreble. Se mankus la novajxoj Pri via vir' amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta. Mi ne vin lasos sole; Cxar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil' de mia koro. Jen! la trumpet'! l'armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu! LA VIRO VERDA. Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon). Estis en la pregxejo de malgranda vilagxo, ke mi renkontis la lamulon. Mi ekzamenadis iom atente la eksterajxon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu cxi kesto cxiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas gxin rakonti, cxar mi estas preskaux certa, ke neniu povos gxin kredi." Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo. "Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda cxambrego. De longe oni nomas gxin 'La Fantoma Cxambro,' cxar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'" La muroj estas de grandega dikegeco, cxar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadrajxoj el nigra kverko tute kovras kaj kasxas tiujn cxi murojn. La netapisxita planko estas el la sama materialo, kaj antaux kelkaj jaroj oni tute malplenigis la cxambregon je la meblaro. La pordo trovigxas cxe unu ekstremajxo de la cxambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonsxildoj. Cxambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek cxambregon pli konvenan por tia vizitanto. Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la cxambregon, sed, kiam komencigxas la historio, mi estas cxe la flanko plej malproksima de la pordo. Subite mi auxdis cxu argxentan sonorilon? Ne pli klara kaj pura estas la vocxo de la Sinjorino. La pordo malfermigxas; tra la malfermajxo vidigxas la terurigxaj vizag
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   >>  



Top keywords:

cxambregon

 

mortos

 
grandaj
 

antikva

 

Subite

 

libereco

 

Kontraux

 
murojn
 

netapisxita

 

kovras


militisto

 

kverko

 

planko

 
kasxas
 
materialo
 

meblaro

 

trovigxas

 
prepareco
 

malplenigis

 

enkadrajxoj


antaux
 

kelkaj

 
grandega
 

Fantoma

 

Cxambro

 

cxambrego

 

granda

 

rimarkis

 

kastelon

 
patrujaj

fantomo

 

promenadas

 

ekstremajxo

 
dikegeco
 

Militi

 
vestita
 
kastelo
 

cxambro

 

komencigxas

 
historio

flanko

 
malproksima
 
enirinta
 

konvenan

 

vizitanto

 

forgesas

 

auxdis

 
malfermajxo
 
vidigxas
 

terurigxaj