FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   >>  
kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaux vidigxis cxirkauxe, etendante siajn strangegajn brancxojn tra la malklaro, kunigxis kun lia malgxojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature supersticxema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortigxo. Por ke li foririgu tiujn cxi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojagxantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densajxoj de tiu mem arbaro. En la dauxro de tiu cxi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto sxajnigis kauxzon por malantauxenigxi, dum nia vojiranto dauxrigis siajn pasxojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj. Pri tio li tamen trompigxis; la piedfrapado de la alia cxevalo farigxis malplie auxdebla, kaj fine tute estingigxis. Pro tiu cxi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj auxskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian auxdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj sxajne antauxdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la cxielo kuntiris vizagxon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruligxis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante gxian vocxon per grandega mugxado, deiris en superakvego. Pro tiu cxi okazo la kuragxo de nia heroo preskaux tute neniigxis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaux ol, kvazaux rekonsciigxante, li elpasis el la vojo por protektigxi inter la cxirkauxkreskantaj arbetajxoj. Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin sxirmetis kontraux la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatigxis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la felicxon eviti ilian sercxon, kaj sin eltiri el la implikajxoj de la arbaro. Timigite de tiuj cxi antauxsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antauxeniri per ia torda vojeto gxis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la cxevalan kapon en linio
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
38   39   40   >>  



Top keywords:

arbaro

 

elpasis

 
rekonsciigxante
 

direktis

 

protektigxi

 

kvazaux

 

efektive

 
malsekigitan
 

antaux

 

trovis


liberigos

 

arbaron

 

staris

 
hektometrojn
 
kelkajn
 

cxevalan

 

cxirkauxkreskantaj

 
arbetajxoj
 

Rajdinte

 

pripenso


blovegado
 

tondro

 
ekmetante
 

vocxon

 

ekruligxis

 

ekbrilis

 

vizagxon

 

malhelan

 

grandega

 
neniigxis

ekperdis

 

preskaux

 

kuragxo

 
mugxado
 

deiris

 
superakvego
 
fulmotondro
 

kompato

 

manojn

 
konatigxis

rabistaro

 
alvenon
 
rajdanto
 

eltiri

 

sercxon

 

implikajxoj

 

Timigite

 
decidis
 
konfidi
 

felicxon