FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
montrante beletan dometon meze en malgranda gxardeno. Ni tien kune iris. Alproksimigxinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermigxis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"----Sxi min longdauxre rigardis----"Tomacxjo!" kaj ni kisis unu la alian. "Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras." La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! cxarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj cxi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antauxa logxejo estas acxetebla?" Tion cxi mi ne estis auxdinta. Post kelke da tagoj mi gxin acxetis. Baldaux mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskigxejo. Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Dauxrigo). (_Vidu la sep antauxajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_dauxrigo_). Prospero.-- Ne, knabino; Gxi mangxas, dormas, sentojn ankaux havas Simile je ni. Tiu cxi junulo En sxippereo estis: pro cxagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizagxon lian--vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin sercxas. Mirando.-- Estajxo dia povus mi lin nomi, Cxar mi neniam vidis tiel nobla! Prospero (_flanken_).--L'afero venas laux deziro mia: Cxi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj-- Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino Muzike jxus lauxdita!... Mi petegas, Bonvolu diri al mi cxu vi logxas En tiu cxi insulo; cxu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, miri ndajxo! scii mi deziras Cxu estas vi frauxlino. Mirando.-- Mi, sinjoro, Ne mirindajxo estas, sed frauxlino. Ferdinando.--Cxielo! mian lingvon! Mi ja estus El gxiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun mi starus. Prospero.-- La plej alta? Se l'Neapola regxo tion auxdus, Vi kiu estus? Ferdinando.-- Simple la auxdanto De homo parolanta pri la regxo. Ke li min auxdas tion
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

Ferdinando

 

Prospero

 
Mirando
 

frauxlino

 

Patrineto

 

Estajxo

 

flanken

 
neniam
 

sxippereo

 

junulo


cxagreno

 

markojn

 

sentojn

 
ankaux
 
Simile
 

portas

 

malbeligas

 
Parencojn
 

perdinte

 

Vizagxon


deziro
 

Nobelon

 
sercxas
 

parolantoj

 

starus

 

lingvon

 

sinjoro

 

mirindajxo

 

Cxielo

 
Neapola

parolanta

 

auxdas

 

auxdanto

 
auxdus
 

Simple

 
deziras
 
Mirandon
 

ekvidante

 

Muzike

 
dormas

Arielon

 
liberigos
 
lauxdita
 

petegas

 

bonajn

 

ndajxo

 

Konsilojn

 
insulo
 
Bonvolu
 

logxas