FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  
n tute kontrauxan al tiu de la cxefvojo kiun li jxus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu cxi, por lin sercxi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la cxefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto. Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, dauxrigis sian vojagxon, en plena espero atingi vilagxon, kie sia vivo trovigxus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel felicxa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis cxe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame. Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke sxi povos provizi al li bonan liton, kaj al la cxevalo logxejon kaj avenon, li ekdankas la cxielon por sia felicxo, faletinte sur tian modestan kajuton. Li do konsentis pasi la nokton, sub la sxirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke sxia edzo, trancxlignisto, estis foririnta cxe la plej proksiman urbon por vendi sian komercajxon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgauxmatene. Ferdinando ekzamenis la antikvan sorcxistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj sxi respondis je tiom da versxajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia dangxero. Festine vespermangxinte ovojn kaj sxinkon, li petegis, ke sxi lin alkonduku al la dormocxambro, kie sxi proponis, ke li kusxigxu. Tial, je sxia montro, li supreniris ian sxtuparon en cxambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajlosxargxegoj. Li sxajne kontentigxis je sia logxejo, kiu ja lin mirigis. La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimigxu la kandelon al la flamigxemajxoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la sxlosilon de ekstere. Ferdinando, kutimite esti singardema kontraux siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo. Sekve li proponis ekzameni akurate cxiun objekton en la cxambro; kaj dum la esplorado li cxagrene trovis viran korpon, ankoraux varman, kiu, antaux ne longe ponardite, kasxigis inter kelkaj pajlsxargxoj. Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, cxar li certigxis, ke li mem renkontus la saman sorton antauxtagigxo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Cxe la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fen
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   >>  



Top keywords:

Ferdinando

 
trovis
 

proponis

 

cxefvojo

 

transportoj

 

sxajne

 
kontentigxis
 

logxejo

 

pajlosxargxegoj

 

duonplenigita


planko

 

apogiloj

 

mirigis

 
foriris
 
ferminte
 

pordon

 

turnis

 

flamigxemajxoj

 

luigantino

 

afabla


avertinte
 

alproksimigxu

 
kandelon
 

cxambron

 
dangxero
 
Festine
 

vespermangxinte

 

konkludis

 

naiveco

 
respondis

versxajneco
 
sxinkon
 
petegis
 
supreniris
 

timego

 

sxtuparon

 

protekti

 

montro

 

alkonduku

 
dormocxambro

alkuris

 

kusxigxu

 

meblitan

 
intervenu
 

antaux

 

ponardite

 

renkontus

 
varman
 

ankoraux

 

cxagrene