FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
.-- Vi foriru! Ne tusxu mian veston. Mirando.-- Ho! kompatu: Por li mi garantiulino estos. (_Dauxrigota_). LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO. Originale verkita de Clarence Bicknell. De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido! Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, ecx sen rido; Aux kie l'ebenajxo griza senlime sin etendas, Kaj, aux pro tim' aux hont', nenio la blucxielon fendas. Ho gxoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi, Kaj cxe la montoj Dibenitaj en dolcxa pac' restadi! Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj, Mizero cxie kaj malsano, blasfem', batigxoj, batoj; Ne plu la polvo cxe l'vizagxo, la fulgo en aero; Ne plu herbejoj sekigxitaj, kaj neflorada tero; Sed cxie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj, De fojno ricxa kaj brileta per herboj bonodoraj. El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Regxo, Mantelo kies senmakula estas l'eterna negxo, Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn, Kaj, trapasxante, cxie faras fruktejojn gxardenojn, La brancxojn ili, cxe la bordoj, de l'rozarbet' balancas; Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas. La tutan tagon laboremaj abeloj lauxte zumas, Sercxante florojn kiujn ili per kisoj amindumas. Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj gxentianoj, Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolcxaj timianoj! Mi auxdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo, Kaj la kantetojn de l'pasxtistoj tra l'ehxoigxa valo. Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco, Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco. La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas; La koro, ecx la membroj miaj, kiel la cxamo saltas. Parolis urboj, ebenajxo, pri larmoj kaj pri morto, Sed nun plenigxa cxio estas je vivo kaj je forto. Forteco al sxtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj, La vivo kiel la forfluo el sencxesantaj fontoj. Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco, Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco! Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto En mia paca monta hejmo restadi gxis la morto. LA MALSANA LEONO. Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu cxase trafi sian kaptajxon, tial li sin kusxigis en sia kaverno, kaj, per mallauxta vocxo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaux disvastigxas inter la bestaro, kaj kauxzas grandegan plorindon pri la regxa malsanulo.
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

montoj

 

ebenajxo

 
restadi
 

plenigxa

 

pensoj

 

larmoj

 

Parolis

 
haltas
 

beleco

 

saltas


flugas

 

membroj

 

kantojn

 
dolcxaj
 
orlilioj
 

timianoj

 

auxdas

 
blanka
 

naturmuzikon

 

alporozoj


amindumas
 

florejo

 
azuraj
 

gxentianoj

 

akvofalo

 

kantetojn

 

Forteco

 

juneco

 

patrujo

 
pasxtistoj

ehxoigxa

 

kusxigis

 

kaverno

 
mallauxta
 

kaptajxon

 
malforteco
 
maljuneco
 

anoncis

 

kauxzas

 
bestaro

grandegan

 
plorindon
 
malsanulo
 

disvastigxas

 

malsana

 

raporto

 

baldaux

 
naturo
 
simpleco
 

fontoj