FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
posicion, la alia revenas nin sercxi. Ha! tiu vojirado, tiu terursongxa progresado! Tirataj, premegataj, pusxataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon. Cxi tie la premego farigxas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj cxirkauxprenante min. Bonega ideo! Mi farigxas samideano! Miaflanke mi cxirkauxprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malsxatas gxin diri sed gxi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turnigxado de la _Sankta Fajro_! * * * _En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Pregxejego._ _Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._ VINTRA DOLCXECO. Originale verkita de Rene Deshays. Malsupren mi rampis, tra grizaj brancxetoj; Indulga Decembro la teron moligis: Jen mi nun ekvidas la verdan riveron, Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontrauxa. Ne largxa la fluo, la montoj malgrandaj, Kaj paca l'aero, kaj pala la suno; Mallauxta kaskado revige parolas, Dormetas la herboj cxe l'akvo lulanta. Mi sekvis la kurban valeton pasxete: Cxi tie bon' estas memori l'amikojn. VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO. Originale verkita de Ben Elmy. Mi memoras, ke antaux multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte auxdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laux fantazio aux instinkto; kontrauxe la viro, oni diris, auxskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko. Tiu cxi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; cxar, infane, mi ekpenis difini cxiun agon virinan kiel instinkta, kaj cxiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia jugxo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem. Ekzemple; sercxante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu gxin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!" Tia konduto sxajnis al mi vera enigmo. Cxe la juneco de la patrino ne ankoraux ekzistis kolegio de Newnham aux Girton; mi do ne trovis mallauxdinda sxian nescion; sed la patro estis gxuinta cxiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

logiko

 

patrino

 
soldatoj
 

farigxas

 

Originale

 

logika

 

verkita

 
virino
 

malgrandaj

 

virinan


instinkta

 

konjektojn

 

fruajn

 
difini
 
pretendo
 

mistera

 

infane

 
konfuzis
 

ekpenis

 

diktojn


diferenco
 

rezonado

 
reguligas
 

pretendadis

 

nepasebla

 

natura

 

auxdis

 

ekzistas

 

auxskultas

 
severajn

pensadon

 

precipe

 

prudento

 
konduton
 

fantazio

 
instinkto
 
kontrauxe
 

sercxante

 

juneco

 
ankoraux

ekzistis

 
Newnham
 
kolegio
 

enigmo

 

petulo

 

konduto

 

sxajnis

 
Girton
 
universitatajn
 

helpis