FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   >>  
n veston la sonoretantan posxhorlogxon por ke gxi, per gxia sonorado, dolcxigu la ekkolerantan pastron. "Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min auxskultadis. Subite la posxhorlogxo rompigis la pregxejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto. 'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone auxdas, ke gxi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la pastro. "'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia posxhorlogxo. Jen gxi estas,' kaj mi eltiris la malfelicxan valoragxon, kies sonorado jam cxesis. Sed, pro mia rapideco, mi tusxis la muzikan risorton kaj denove gxi sonadis, sed tiun cxi fojon mazurkon! "Mi paligxis, sed la pastro rugxigxis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi igxis kiel sxtona statuo, kun la posxhorlogxo cxiam sonanta la mazurkon al la cxeestantaj pregxantoj!" PRI SCIENCAJ AFEROJ. Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al gxi, la _Globe_ de Aprilo 15, 1904, en gxia kolono _Sciencaj Ehxoj_, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskauxa perdo de la Brita submara boato "A1." La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu cxi okazintajxo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimigxanta sxipo, mankis montri la fatalan vaporsxipon. Plibonigita periskopo antaux ne longe priskribigxis en la Aldono al la _Scienca Ameriko_. Gxi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antauxen rigardas, kaj figuras gxuste la veran grandecon de la vidataj objektoj. Tiu cxi nova periskopo suficxus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la jxurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas cxiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro levigxas. Tiam, pro la subakvigxo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marsxauxmo kovras la vitron de la tubo. Iu devas elpensi metodon por auxtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena. T.P.L. TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM. De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660. Li foriris el la vilagxo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktigxis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj logxejoj. La mallumo de la nokto, la silento
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   >>  



Top keywords:

periskopo

 
posxhorlogxo
 

pastro

 

rigardas

 

submara

 

Scienca

 
mazurkon
 

malpiulo

 

sonorado

 

rimarkas


Ameriko

 

grandecon

 

vidataj

 
trankvila
 
jxurnalo
 

gxuste

 

konfuzoj

 

blindeco

 

ekatingas

 

vetero


cxiujn
 

suficxus

 
objektoj
 

Aldono

 
priskribigxis
 
fatalan
 

montri

 

vaporsxipon

 

Plibonigita

 
antaux

apartajn
 
vitrojn
 
horizonton
 
antauxen
 

Submarboatojn

 

kvartoloj

 

kompaso

 

ebligas

 

marveturanto

 
figuras

foriris

 

vilagxo

 

tagmezo

 
Lambert
 

Smollett

 

tradukita

 

kondukite

 
logxejoj
 

mallumo

 

silento