FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
IV.) diris pri li: "Tio cxi pastro estus farigxinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier Guards_." Oni ankaux diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuragxigxis kontrauxstari la malricxecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola. Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edzigxis la ricxan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, gxuis lian indulgan bonecon. Nur unu foje, estante juna kaj frauxlo, li montris sian karakteron. Lia parohxo estis apud la rifa marbordo, kie multaj sxipoj disrompigxis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita sxipo. Tiu cxi legxo nature ne savigis la maristaron. La pacama pastro ofte predikis kontraux la kruela kutimo igi la sxippereojn. Ekstere de la pregxejo, la parohxanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin. Fine, post multe da tempo, li demandis: "Cxu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?" Baldaux sciigxis, ke la logxantoj de Bxxx ne permesos la sxippereigon sur ilia marbordo kaj ankaux, ke la vilagxanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidigxis agadi lauxvole, kie ajn ili povos. Terura ventego blovis, kaj sxipo surkuris sur sxtonejon. Tiam okazis ke la logxantoj de la najbaraj vilagxoj kunvenis al la loko, portante falcxilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj parohxanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antauxeniris, kaj montris al la transpasxintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun cxi mureton, mi pafos! Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekauxdigxis kaj la junulo tombis sur sia vizajxo. Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon. Tamen la leciono ne estis senfrukta, cxar, post tiu cxi tago oni neniam trovis en tiu cxi loko sxipdetruistojn. La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita. Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el gxia kasxejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan argxentajxon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj sxargxo
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

pastro

 
montris
 

parohxanoj

 

granda

 

neniam

 

prenos

 
aliajn
 

kredis

 

marbordo

 

multaj


trovis

 

logxantoj

 

ankaux

 
ekkriegante
 
pafilon
 

decidigxis

 

lauxvole

 

vilagxanoj

 

transiri

 

mureton


provos
 

martelojn

 
batalilojn
 

najbaraj

 
vilagxoj
 
stangojn
 

portante

 

kunvenis

 

falcxilojn

 
okazis

ventego
 
Terura
 
antauxeniris
 
blovis
 

sxtonejon

 

surkuris

 

renkontis

 

transpasxintoj

 

doloro

 
memorita

teruro

 

sentis

 

mortigis

 
vidvino
 

prenis

 

donacita

 

Lloyds

 
dankeco
 

maristoj

 

sxargxo